De antaŭ 8 jaroj, la kultura madrida institucio "Círculo de Bellas Artes" organizas publikan laŭtlegadon de la romano La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, okaze de la Librotago, kiu omaĝas la datrevenon de la morto de ĝia verkisto, Miguel de Cervantes, la 23an de aprilo. La 22an de aprilo ekis la afero je la 12:00.
Legado efektiviĝas hispane, kompreneble. Sed jam plurfoje, en alijaraj publikaj legadoj, aŭdiĝis tradukoj en diversaj lingvoj. Ĉi-jare, la lingvo esperanto premieris en tiu evento per tri pecetoj de la traduko fare de Fernando de Diego. Tio okazis proksimume je la 19:00, per la sinsekvaj voĉoj de Juan del Castillo, Ana Manero kaj Toño del Barrio, kiu instigis tiun plian antaŭenpaŝon kiel direktoro de Fundación Esperanto.
La etoso en la legosalono estas vere bunta, kaj ĝin konsistigis kaj elstaruloj kaj surstratuloj kiuj enviciĝas por legado aŭ simple sidiĝas kaj aŭskultas. Ekstere, juna paro kostumita per 16-jarcentaj vestoj, donacadis rozojn al partoprenintoj, laŭ imitinda kataluna tradicio por la Librotago. Ne leviĝis aparta intereso pro la ekvenonta esperanta legado, sed jam ĵurnalisto de hispana tutlanda televido petis ke ni fruigu nian partoprenon por filmado. Kaj ni volonte faris, kompreneble. Negative rimarkindas tio ke, krom la legontoj kaj tiu ĉi raportisto, neniu plia esperantisto venis.
Kiel dirite, Juan komencis la esperantan legadon kiun hazardo koincidigis kun la komenco de 21a ĉapitro per tiuj vortoj Ĉapitro 21a... en esperanto, do li fiere anoncis ke temas pri nia lingvo. Poste legis Ana, kaj Toño finis la modestan kontribuon de nia lingvo kiu entute rezultis preskaŭ unu paĝon al tiu omaĝo al la hispana lingvo.
La legadon elsendis preskaŭ seninterrompe madrida radistacio "Radio Círculo"; krome, ĝi aŭskulteblis rete kaj per fulmaj raportetoj de aliaj radistacioj kaj televidoj. Rilate al nia mallonga partopreno, ĝi aŭskulteblis radie kaj rete, kaj, krome, bildo de leganta Juan elsendiĝis dum tutlanda nokta Telediario 2 en TVE1, dum oni emfazis tion ke temas pri la unua fojo ke esperanto aŭdeblas en publika legado de "El Quijote".
|
01-Svarmo en la akceptejo
|
02-Rozojn ili donacas!
|
03-Juan ekigis ĉapitron
|
04-Ana daŭrigis
|
|
05-Toño finiĝis
|
06-Steluloj pozas
|