AVERTO: Ĉi retpaĝaron oni ne plu aktualigas de februaro 2003a. Preskaŭ ĝia tuta enhavo, aktualigita, estas jam disponebla en la ĉefa retpaĝo de Hispana Esperanto-Federacio. La reston oni same portados tien.
ADVERTENCIA: Estas páginas no se actualizan desde febrero de 2003. Casi todo su contenido ya está disponible, actualizado, en la página principal de la Federación Española de Esperanto. El resto se irá trasladando allí igualmente.
La vorton paronimo PIV (Plena Ilustrita Vortaro) difinas jene: "Vorto preskaŭ samsona kun alia, sed sence malsama (ekz. pesi-pezi): en esperanto la paronimoj estas principe evitindaj, krom se iliaj sencoj estas tre malsamaj".
Spite la rekomendon de nia kara vortarego, ne malofte "paronimito" inside atakas la langojn de niaj samideanoj --eĉ de lertaj parolantoj--, kiuj facile stumblas ĉe vortoj forme similaj. Kompreneble, ankaŭ en la naciaj lingvoj estas paronimoj (ekz. hispane constricción-construcción, esotérico-exotérico, hambre-hombre), kaj feliĉe esperanto montriĝas malpli paronimema ol la ceteraj lingvoj. Tamen ni devas aparte zorgi pri kelkaj recidivaj kaj ŝiboletaj paronimoj buŝe de hispanlingvanoj. Jen kelkaj ekzemploj:
pesi estas "mezuri la pezon de objekto, komparante tiun pezon kun alia pezo, elektita kiel unuo": pesi leteron, pesar una carta. Figure oni diras: pesi ĉiun sian vorton, sopesar cada una de sus palabras; pesi la meritojn de du rivaloj, sopesar los méritos de dos rivales. La signifo de pesilo estas do báscula: banĉambra pesilo, báscula de baño; pesil-taso, platillo de balanza. Kontraste, pezi signifas "fari, pro la altiro de la tero, konstantan premon sur subtenantan objekton aŭ konstantan tiron sur pendigantan objekton": li pezas okdek kilogramojn, pesa ochenta kilos. Figure: tiu argumento multe pezis sur mia decido, ese argumento pesó mucho en mi decisión.
diskuti signifas laŭ la PIV-suplemento "interparolante kun malsamopiniantoj, interŝanĝi argumentojn pri unu temo": diskuti pri politiko, discutir de política, kaj ankaŭ "ekzameni per debato, esplorante la diversajn flankojn de demando": diskuti la buĝeton de la asocio, discutir el presupuesto de la asociación. Siaflanke, disputi estas "malpaci, akre diskutante": disputi kun iu, tener una disputa con alguien. Fakte diskuti = discutir (deliberar, debatir) kaj disputi = disputar (tener una disputa) en norma hispana, sed popol-hispane discutir ofte signifas (ek)disputi, (ek)konflikti, (ek)kvereli: sus padres discutieron por una tontería, liaj gepatroj ekdisputis pro bagatelo.
fonto estas "loko, kie akvo aŭ alia likvaĵo eliĝas el la tero" t.e. fuente aŭ manantial: kristal-klara fonto, fuente cristalina. Ankaŭ figure: fonto de inspiro, fuente de inspiración; fontoj de enspezoj, fuentes de ingresos. Tamen la hispanan fuente redonas fontano kiam ĝi signifas "konstruo kun speciala tub-aranĝo por ŝprucigi la akvon": monumenta fontano, fuente monumental.
kompromiso signifas "interkonsento, aranĝita dank' al reciprokaj cedoj de du kontraŭuloj pri la diskutitaĵo": ni venis al kompromiso (= ni kompromisis), llegamos a un compromiso. Kontraste, kompromiti estas "meti en danĝeron ies reputacion, honoron": liaj leteroj kompromitis la virinon, sus cartas comprometían a la mujer.
Cetere, mi volas rekomendi libreton de Marinko Ĝivoje Esperantonimoj (Pisa, Edistudio, 1979, 119 p.), kiu temas ne nur pri paronimoj, sed ankaŭ pri antonimoj, sinonimoj, homonimoj kaj v