AVERTO: Ĉi retpaĝaron oni ne plu aktualigas de februaro 2003a. Preskaŭ ĝia tuta enhavo, aktualigita, estas jam disponebla en la ĉefa retpaĝo de Hispana Esperanto-Federacio. La reston oni same portados tien.
ADVERTENCIA: Estas páginas no se actualizan desde febrero de 2003. Casi todo su contenido ya está disponible, actualizado, en la página principal de la Federación Española de Esperanto. El resto se irá trasladando allí igualmente.
Hodiaŭ ni parolu pri kelkaj falsaj amikoj. Ĉiuj difinoj kaj multaj ekzemploj fontas el Plena Ilustrita Vortaro (PIV).
agiti signifas jenon laŭ PIV: 1. varbi por politika, sociala, religia kaj simila celo incitante la sentojn: agiti la popol-amason kontraŭ la reĝo, agitar a las masas contra el rey. 2. naski en animo sinsekvajn sentojn, kiuj ĝin malkvietigas: agitita dormo, sueño agitado. 3. (kemia signifo) skui likvaĵon ne movante la ujon: agiti likvaĵon per kulero, agitar un líquido con una cuchara.
Ni vidas, ke la ĉefan signifon de agitar ("mover con frecuencia y violentamente una cosa") ne redonas agiti, sed skui aŭ svingi: skuu la botelon, poste malfermu ĝin, agite la botella antes de abrirla; svingi poŝtukon, agitar un pañuelo; svingi la brakojn, agitar los brazos.
asembleo signifas "interkonsiliĝa aŭ leĝo-faranta organizaĵo, kontraste al la ekzekutiva responda instanco: la Asembleo de Unesko, la Asamblea de la Unesco". Ne ĉiu hispana asamblea estas asembleo; por traduki do "reunión numerosa de personas convocadas para algún fin" ni uzu kunsido, kunveno: la asamblea anual, la ĉiujara kunsido. La armean signifon "toque para que la tropa se reúna y forme" oni tradukas per apelo.
for estas adverbo kaj signifas "staton de malproksimo" (= malproksime) aŭ "movon al malproksimo" (= malproksimen), t. e. lejos kaj a lo lejos: vivi for de la gepatroj, vivir lejos de sus padres; for el la urbo!, ¡(vete) lejos de la ciudad!. De tiu dua signifo venas la metafora senco de formeto, malembaraso, neniigo: for la reĝo(n)!, ¡abajo el rey!; for de l' okuloj, for de la koro, lejos de los ojos, lejos del corazón (ojos que no ven, corazón que no siente); for la manoj(n)!, ¡las manos fuera!.
Por traduki la hispanan fuera, ni uzu ekster, ekstere: ili estas ekster danĝero, están fuera de peligro; barakti kiel fiŝo ekster la akvo, retorcerse como pez fuera del agua; ni estas ekstere, estamos fuera (ni iru eksteren, vayamos afuera).
Jen samfamiliaj vortoj: fora = lejano: Japanujo estas fora lando, el Japón es un país lejano; fore = a lo lejos, en la lejanía; ekstera = exterior; eksterleĝe, fuera de la ley; eksterdome, fuera de la casa.
konferenco signifas "renkontiĝo de kompetentuloj, kiuj interkonsiliĝas pri kelkaj difinitaj gravaj aferoj; ĝi estas ofte diplomatia, jura, scienca ktp": konferenco por paco kaj malarmado, conferencia para la paz y el desarme. Por traduki la aliajn sencojn de la hispana conferencia, ni diru prelego kaj komuniko: fari prelegon pri art-historio, dar una conferencia sobre historia del arte; enurba, interurba komuniko, conferencia urbana, interurbana.