logotipo www.esperanto-es.net/archivo/

AVERTO: Ĉi retpaĝaron oni ne plu aktualigas de februaro 2003a. Preskaŭ ĝia tuta enhavo, aktualigita, estas jam disponebla en la ĉefa retpaĝo de Hispana Esperanto-Federacio. La reston oni same portados tien.

ADVERTENCIA: Estas páginas no se actualizan desde febrero de 2003. Casi todo su contenido ya está disponible, actualizado, en la página principal de la Federación Española de Esperanto. El resto se irá trasladando allí igualmente.


Lingva angulo 12: "Ir" = Iri aŭ veni

La vortareto Lexicón Sopena, per kiu ni ĉiuj komencis nian vortumadon en Esperantujo, informas ke "ir" = "iri", "venir" = "veni" kaj inverse. Sed, dum ĝenerale eblas diri, ke "venir" = "veni", pri "ir" kaj "iri" la afero ne estas tiel simpla. Kiel montras la titolo, la hispana "ir", depende de la senco, egalas al du verboj en esperanto: "iri" kaj "veni".

Mi citas la du ĉefajn subsignifojn de "venir" el la difino en Diccionario del Español Actual (konata kiel "el Seco"), de eldonejo Aguilar: "Trasladarse a o hacia el lugar en que se encuentra la persona que habla" kaj "Trasladarse a algún lugar en compañía de la persona que habla". La vortaro Clave (SM) aldonas: "Llegar al lugar en que está la persona que habla". Kaj Diccionario Actual de la Lengua Española (Vox) (oni atentu la adverbojn kaj ĉi ties ordon): "Caminar una persona o moverse una cosa de allá para acá".

Tia estas la uzo de "venir" en la hispana kaj "vir" en la portugala: movo al la sfero de la parolanto, movo al "yo" ("mi") kaj al "aquí" ("ĉi tie"). Por ali-celaj movoj oni uzas tiujlingve la verbon "ir".

Sed ne tiel estas en esperanto! Sufiĉas legi la unuan, kaj ĉefan, subsignifon de "veni" en Plena Ilustrita Vortaro (kvankam mi preferas la sepan): "Moviĝi tien, kie estas la persono, kiu parolas, aý al kiu oni parolas". Jen la diferenco. La movo celas ne nur la sferon de la parolanto, sed ankaý tiun de la alparolato. Por ali-celaj movoj oni uzas en esperanto la verbon "iri".

Tiu tamen ne estas apartaĵo de esperanto. Verdire tiurilate la hispana kaj la portugala montriĝas esceptoj, ĉar la regulon de esperanto oni retrovas en multaj pliaj lingvoj, kiel la kataluna, la franca, la angla, la gemana kaj la finna.

Ekzemple, granda vortaro hispana-kataluna diras jene pri la hispana "ir": (ir a un lugar relacionado con uno de los dos interlocutores) "venir". "Iré a tu casa después de cenar" = "vindré a casa teva després de sopar". "Algún día iré a verte" = "algun dia vindré a veure’t". // (acudir a una llamada) venir. "Ahora voy" = "ara vinc".

Jen kial la tri ĵusaj ekzemploj tradukiĝas tiel ĉi: "Iré a tu casa después de cenar" = "Mi venos al via hejmo post la vespermanĝo".

"Algún día iré a verte" = "Iam mi venos vidi vin". "Ahora voy" = "Mi tuj venos".

Evidente la decido pri verb-elekto povas dependi de aliaj elementoj en la kunteksto, kiel ekzemple la situo de la parolanto kaj la alparolato dum la konversacio kaj en la tempo de la priparolata ago. Ankaý la uzado de rekta aý de nerekta stilo povas influi. Samkiale, la verbojn "volver" kaj "regresar" oni devus traduki jen per "reiri", jen per "reveni", depende de tio, ĉu ili signifas resp. "refoje iri" aý "refoje veni".

Estus oportune indiki tiun ĉi lingvan kaptilon en la Granda Vortaro Hispana-Esperanto, ankoraŭ en preparo, ekzemple jene:

"ir": iri (moverse): ir al campo, iri al la kamparo // veni (ir a un lugar relacionado con uno de los dos interlocutores): ¡Ven!–Voy enseguida, –Venu! –Mi tuj venos.


Aŭtoro · Autor : Jorge CAMACHO

Paĝo el · Página perteneciente a www.esperanto-es.net/archivo/
La (eksa) retarkivo de · El (ex) archivo en red de
Hispana Esperanto-Federacio · Federación Española de Esperanto
Lasta teknika revizio · Última revisión técnica: 2005 07 23
<info (@) esperanto-es . net>
(Bonvolu senspacigi kaj senkrampigi la retadreson · Por favor quita los espacios y los paréntesis de la dirección)

Se ve mejor con cualquier navegador · Bone videbla per ajna retpaĝumilo