logotipo www.esperanto-es.net/archivo/

AVERTO: Ĉi retpaĝaron oni ne plu aktualigas de februaro 2003a. Preskaŭ ĝia tuta enhavo, aktualigita, estas jam disponebla en la ĉefa retpaĝo de Hispana Esperanto-Federacio. La reston oni same portados tien.

ADVERTENCIA: Estas páginas no se actualizan desde febrero de 2003. Casi todo su contenido ya está disponible, actualizado, en la página principal de la Federación Española de Esperanto. El resto se irá trasladando allí igualmente.


Lingva angulo 6: Falsaj amikoj (II)

Hodiaŭ ni vidu kelkajn falsajn amikojn. Ĉiuj difinoj kaj multaj ekzemploj fontas el Plena Ilustrita Vortaro (PIV).

momento principe ne estas problema: eĉ skribe kaj prononce ĝi estas identa kun sia hispana ekvivalento. Tamen multaj homoj facilanime uzadas momente por traduki de momento. Laŭ ili do ni momente forgesu tion signifas de momento, olvidémonos de eso -sed ĝi fakte signifas olvidémonos de eso por un momento. Efektive momente signifas "en unu momento": momente ili ruiniĝis kaj pereis, se arruinaron y perecieron en un momento; ŝi promesis tion por momente liberiĝi de li, se lo prometió para librarse de él por un momento.

Por esprimi de momento en esperanto, ni diru nun, nune, nuntempe, provizore (=por ahora); ĝis nun (=hasta ahora) aŭ unue (=primeramente): de momento, olvidémonos de eso, ni provizore forgesu tion; de momento, la empresa está funcionando, ĝis nun la entrepreno bone funkciadas; de momento, te quedas sin cenar, unue, vi ne ricevos vespermanĝon.

oportuna estas "facile uzebla pro bona adaptiĝo al sia destino": la formato de tiu ĉi libro estas tre oportuna, el formato de este libro es muy acertado; via propono estas oportuna, tu propuesta es pertinente. Ĉi tiu vorto do iel sinonimas la signifojn de taŭga, adekvata, laŭa, trafa, konvena, praktika.

La hispana oportunidad nur malofte tradukiĝas per oportun(ec)o: la oportunidad de su llegada, la oportun(ec)o de lia alveno; sentido de la oportunidad, sento pri oportuneco. Plejofte ĝi signifas okazonŝancon: tener la o havi la okazon paroli; aprovechar una oportunidad, kapti okazon; tener las mayores oportunidades de ser elegido, havi plej multe da ŝancoj (por) esti elektita.

akcento signifas "plifortigo de la voĉo en la prononcado de unu silabo en vorto", ekzemple: en esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo, en esperanto el acento va siempre en la penúltima sílaba. Figure ĝi signifas ankaŭ emfazon, insiston: la registaro aparte akcentis la ekonomian kreskon, el gobierno puso especial acento en el crecimiento económico. Por traduki la signifon "artikulaciaj kutimoj, parol-maniero" kelkaj bonaj esperantistoj diras ankaŭ akcento, kvankam la Suplemento de PIV proponas akĉento: kuba akĉento, acento cubano.

Kaj kiel do oni tradukas la hispanan acento ortográfico? Nu, vi povas ja diri korno: dekstra, maldekstra korno (é, è). Se vi tamen ne volas taŭrigi vian esperanton, parolu do pri supersignoj: la francaj supersignoj akutaj kaj malakutaj, los acentos franceses agudos y graves (é, è).


Aŭtoro · Autor: antonio valén

Paĝo el · Página perteneciente a www.esperanto-es.net/archivo/
La (eksa) retarkivo de · El (ex) archivo en red de
Hispana Esperanto-Federacio · Federación Española de Esperanto
Lasta teknika revizio · Última revisión técnica: 2005 07 23
<info (@) esperanto-es . net>
(Bonvolu senspacigi kaj senkrampigi la retadreson · Por favor quita los espacios y los paréntesis de la dirección)

Se ve mejor con cualquier navegador · Bone videbla per ajna retpaĝumilo