logotipo www.esperanto-es.net/archivo/

AVERTO: Ĉi retpaĝaron oni ne plu aktualigas de februaro 2003a. Preskaŭ ĝia tuta enhavo, aktualigita, estas jam disponebla en la ĉefa retpaĝo de Hispana Esperanto-Federacio. La reston oni same portados tien.

ADVERTENCIA: Estas páginas no se actualizan desde febrero de 2003. Casi todo su contenido ya está disponible, actualizado, en la página principal de la Federación Española de Esperanto. El resto se irá trasladando allí igualmente.


Lingva angulo 3: Ankoraŭ pri prononcado

Ĉu oni ofte diris al vi en internacia esperanto-kongreso, ke vi ja havas hispanan akĉenton? Kompreneble, poloj, kroatoj, slovenoj k.a. ne havas problemojn pri kelkaj diablaj esperanto-konsonantoj, sed ni, kompatindaj hispanoj... Tamen ne zorgu: jen tri konsiloj por perfektigi vian esperanto-prononcadon eĉ preter la fiaj konsonantoj:

1) Prefere ne prononcu esperantan S kiel en la Nordo kaj Centro de la Ibera duonisulo (en la kastila kaj ankaŭ en la galega kaj portugala, kataluna, eŭska, astura, aragona, ktp.), sed kiel en partoj de Andaluzio (Sevilo) kaj en la plej granda parto de Hispan-Ameriko (fakte, preskaŭ nur Peruo esceptas). Alivorte, pli bonas en esperanto la lango-dorsa ol la lango-pinta S, ĉar ĉi lastan alilingvanoj perceptas preskaŭ kiel ŝ ("jeŝ, mi parolaŝ eŝperanton, kaj ne gravaŝ, ĉu mi ĥavaŝ ĥiŝpanan akĉenton"). Jen helpeto por eŭsk-lingvanoj: eŭska skriba S estas kastila S kaj eŭska skriba Z estas hispan-amerika S (= preferata S en esperanto). Resume: prononcu S kiel hispan-amerikano aŭ sevilano prononcas S aŭ Z en la vortoj soso, Zaragoza.

2) Fonemo estas frikativo kiam la aer-kanalo formita de la prononc-organoj (lango, dentoj, lipoj, palato) ne fermiĝas plene, sed allasas "frotadon" de la eliranta aero en la buŝo. Fonemo estas plozivo kiam la sama aer-kanalo plene fermiĝas. En ĉiuj lingvoj de la Ibera duoninsulo, B, D kaj G ("BoDeGa") estas plozivoj en komenca pozicio, sed iĝas frikativoj en intervokala pozicio, nome B estas plozivo en bata, sed frikativo en la bata, ĉar la aer-kanalo ne plene fermiĝas per la lipoj. Same por data/ la data kaj gata/ la gata respektive per la lango-pinto kaj per la lango-dorso.

Tiu longa klarigo ne tute balastas, se oni konsideras, ke esperantaj B, D kaj G ĉiam plozivas, ankaŭ inter vokaloj, same kiel en la pliparto de la lingvoj, eĉ en la latinidaj (franca, itala, rumana). Nur la iberaj lingvoj estas escepto. Jen helpeto por bone prononci: anstataŭ diri senhalte ekzemple "la du gigantaj beboj dubigis la gepatrojn" -kie ĉiuj B, D kaj G estas frikativoj laŭ la hispana prononco- prefere prononcu haltante antaŭ tiuj tri sonoj, nome: "la-du-gi-gantaj-be-boj-du-bi-gis la-gepatrojn" kaj vi aŭtomate ricevos la koncernajn plozivojn: ĉu ne vere, ke la sono varias depende de la prononcado?

3) En esperanto oni devas ĉion prononci evitante misinfluon de la personaj fonetikaj kuesperanto, "*ĥomo" anstataŭ homo, "*dja-man-to" (trisilaba) anstataŭ di-a-man-to (kvarsilaba), "*bulpo" anstataŭ vulpo, strikte egalas la kamparanan prononcadon en la hispana. Milda nacia akĉento en esperanto estas pli malpli akceptebla dank' al la klareco de la internacia lingvo, sed forta nacia akĉento nepre agacas la orelon de la kunparolanto. Esperanto plej belas sub la eleganta vesto de la bona internacia prononcado.

Noto: kastila (formo preferata de la aŭtoro) = kastilia


Aŭtoro · Autor: antonio valén

Paĝo el · Página perteneciente a www.esperanto-es.net/archivo/
La (eksa) retarkivo de · El (ex) archivo en red de
Hispana Esperanto-Federacio · Federación Española de Esperanto
Lasta teknika revizio · Última revisión técnica: 2005 07 23
<info (@) esperanto-es . net>
(Bonvolu senspacigi kaj senkrampigi la retadreson · Por favor quita los espacios y los paréntesis de la dirección)

Se ve mejor con cualquier navegador · Bone videbla per ajna retpaĝumilo